====== La nigra poto ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_nigra_poto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_nigra_poto.png}} En cxiu sxtato de Auxstrali' Kun la nigra poto marsxadis mi. Dum longa temp' tra pluv' kaj vent', Laux la vojoj de polv' aux koto, Kun la neimpona sed tre bezona nigra poto Refreno: >La nigra poto, la nigra poto, Min servas en varmec' kaj frosto, Kaj sub la steloj de l’kampar' Al mi estas bona amik' sen kompar'. "Matildan"((Matilda = Rulajxo de posedajxoj, kiun vagulo portis sur la sxultro.)) portis mi tra l’ sekec', La soifaj kampoj kaj izolec'. De rand' gxis rand' de l’vasta land' Min drivigis mizera loto, Kun la neimpona sed tre bezona nigra poto. Refreno Nu, Sankta Petro cxe l’ vivofin' Tra la perlpordegoj kondukos min; Kaj diros li, "Permesas Di', Ke vi logxu en lia groto, Kun la neimpona sed tre bezona nigra poto." Refreno {{tag>kanto litero_n angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}