====== La nigra ruband' ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_nigra_ruband.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_nigra_ruband.png}} En agrabla urbeto Belfasto Mi estis metiolernant', Kaj mi gxuis en tiu urbeto Plezuron en granda kvant'. Min trafis misa turnigx' de l’sort' Kaj pelis min for de la land'. Min disigis de miaj amikoj, Perfido de l’nigra ruband'. Refreno: >L'okuloj briliantis, Sxi sxajnis regxino de l’land’! La hararo gxissxultren pendadis, Ligita per nigra ruband'. Kun cxi knabin' mi promenis Gxis pasis nin ricxa sinjor'. Per l’esprimo en sxiaj okuloj Mi eksciis pri sxia humor'. Horlogxon lian sxi prenis kaj Min dotis per cxi kontraband'. Komprenis mi tuj, kaj diris mi "Krevacxu la nigra ruband'". Refreno Auxskultu, bravaj junuloj, Avertu vin mia destin'. Kiam ajn vi promenas laux urba strat', Ne logu vin bela knabin'. Sxi tuj kondukos vin al trinkej' Kaj vin ebriigos per brand', Kaj ricevos vi punlaboron Sepjaran en Van-Dimenz-Land.((Van-Dimenz-Lando = Punlabor-insulo, nun Tasmanio.)) Refreno {{tag>kanto litero_n angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}