====== La nobla sciencisto ====== ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Naturens ædle Dyrker| ^Originala teksto|[[C. Hauch]]| ===== Teksto ===== La nobla sciencisto aspiras gloron ne, velkontan dum fluo de l’ jararo. Lin gvidas, lin altiras la lum' de l’ ide', brilanta sur kosma alt-altaro, Li tra dezertoj iras senlace kaj sen tim'. Sxtormegoj neniel lin retenas, En spiro de l’ poluso cxi tia pilgrim' facile, volonte, gxoje penas. Pratempaj fantomegoj en respektinda tomb' — teruroj de l’ oceanprofundo — la galaksi-mondaro en stelbrila pomp' — abisma mister-vocxar-abundo — rugxado rozpetala kaj najtingala kant’ — farado de l’ kolombeta nesto — flagrad' de l’ efemero, irado de l’ stel': Efikoj al li de l’ mondmajesto! Enigmo cxielstela! Li pensosolvas gxin. La tempo! Al li neniu baro. La fulmon li servigas: obeas gxi lin. Vaporo lin portas tra la maro. Subgrunde alttrezoroj trovigxas, or' kaj gem' Abismojn en ter' li pens-trairas. Li cxion fordonacas, forgesas sin mem. Ideojn eternajn li sopiras: Ideoj kiel cignoj flugantaj super mar', mirigaj en cxiu part' de l’ mondo, senmorta, cxiamjuna, cxiela pensar', rezista al homforgesa ondo. {{tag>kanto litero_n dana}}