====== La norvega nacia himno ====== ^Esperanta teksto|[[H. Bonnevie]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ja, vi elsker dette Landet| ^Originala teksto|[[Bjørnson]]| ===== Teksto ===== Jes, ni amas nian landon, montojn apud fjord'. Sulkis mar' kaj vent' la strandon: nia hejm' en nord'! Amu gxin, memoru pie la gepatrojn ni! /: Cxarme nin revigas cxie , cxie sagahistori'! :/ Kamparano kaj urbano, dank' al granda Di'. Tra mallum' per forta mano landon savis Li. Tra de l’ patroj la mortfaloj, de l’ patrinoj plor' /: nian rajton post bataloj donis, donis la Sinjor'. :/ Jes, ni amas nian landon, montojn apud fjord'. Sulkis mar' kaj vent' la strandon: nia hejm' en nord'. Gxin al venko el mizero gvidis, patroj, vi: /: tuj defendos, se dangxero, gxian , gxan pacon ni! :/ {{tag>kanto litero_n norvega}}