====== La nova jar' ====== ^Muziko|Melodio de: O, Tannenbaum| ^Esperanta teksto|[[Raymond Schwarz]]| ===== Teksto ===== /: La nova jar', la nova jar' la homojn plibonigas! :/ Sur cxiu strat', en cxiu dom' afabla estas cxiu hom', la nova jar', la nova jar' la homojn afabligas! La pordistin', la pordistin' nun cxiam bonhumoras! Antauxe vane kaj sen fin' dumnokte mi petegis sxin, sed nun sxi enirigas min tuj kiam eksonoras! La posxtportist', la posxtportist' dejxoris tre malbone! Ne venis li dum pluvveter', kaj nur malofte dum somer', sed ecx por simpla cirkuler' li venas nun persone! Kaj la barbist' traktadis min samkiel malamikon! Li senhezite, laux okaz' detrancxis pecon de la naz' kaj li al mi sen parafraz' mangxigis la penikon! Sed la barbist', sed la barbist' nun razas min senvunde! Kaj kun gxentila kompliment' li diras plena je atent': »De viaj haroj cent procent' rekreskos tre abunde"! Kaj malfidela amatin' al kiu mi min donis, kaj kiu laux infera plan' min trompis kun amerikan', sxi skribis jxus per propra man', ke sxi al mi pardonis! Restoracia cxefkelner' li estis cxefbarbaro! Al mia frako kaj kravat' sxprucigis sauxcon kun salat', sed de nun li pro korkompat' gxin versxas al najbaro! Ho, nova jar', mi amas vin pro via dolcxa paco! Sed diru, cxu sincere vi tutsola sorcxas cxion cxi, aux cxu gxin faras multe pli , nur la novjar-donaco? {{tag>kanto litero_n esperanto}}