====== La nova tempo ====== ^Muziko|Melodio de: Otto W. de Nobel: Naar de nieuwe tijd| ^Teksto|P. J. Troelstra| ^Esperanta teksto|[[B. Riipstra]]| ===== Teksto ===== Ni pasxas al cel', tra pluv', uragan', Antauxen al Nova Temp'! Kun patro, patrino, edzin', infan', Sur voj' al la Nova Temp'. Bruadas tondro, torenta kaskad'; Tra nigro sonas batalkantad', /: La kant' de la Nova Temp'!:/ Per fort' al ni baras la malamik' La vojon al Nova Temp'; Proletojn logas per mon', artifik' De l’ voj' al la Nova Temp'. Li igas nin velki en vivmallum', Sed ni, suferante, ni iras al lum', /: La lum' de la Nova Temp'. :/ Tre multaj rifugxas for de ni, Sur voj' al la Nova Temp'; Luktante, ho, mortis multaj de ni Sur, voj' al la Nova Temp'. Sed cxiam kreskadas la aroj pli, Levigxas dum la almarsx' de ni, /: La lum' de la Nova Temp'. :/ Vi iru, batitoj de fisoci', Kun ni al la Nova Temp'! Vi, gelaboruloj, sen patri'; Por vi tiu Nova Temp'. Cxi viv' similas al morta trenigx'; Jam brilas glor' de la novtagigx', /: La sun' de la Nova Temp'!:/ {{tag>kanto litero_n dana}}