====== La nova tempo ====== ^Muziko|[[Otto W. De NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Naar de nieuwe tijd| ^Originala teksto|[[P. J. TROELSTRA]]| ===== Teksto ===== Ni pasxas al cel', tra pluv', uragan', Antauxen al Nova Temp'! Kun patro, patrino, edzin', infan', Sur voj' al la Nova Temp'. Bruadas tondro, torenta kaskad'; Tra nigro sonas batalkantad', La kant' de la Nova Temp'! Per fort' al ni baras la malamik' La vojon al Nova Temp'; Proletajn logas per mon', artifik' De l' voj' al la Nova Temp'. Li igas nin velki en vivmallum', Sed ni, suferante, ni iras al lum', La lum' de la Nova Temp'. Tre multaj rifugxas for de ni, Sur voj' al la Nova Temp'; Luktante, ho, mortis multaj de ni Sur voj' al la Nova Temp'. Sed cxiam kreskadas la aroj pli, Levigxas dum la almarsx' de ni, La lum' de la Nova Temp'. Vi iru, batitoj de fisoci', Kun ni al la Nova Temp'! Vi, gelaboruloj, sen patri'; Por vi tiu Nova Temp'. Cxi viv' similas al morta trenigx'; Jam brilas glor' de la novtagigx', La sun' de la Nova Temp'! {{tag>kanto litero_n flandra laborista}}