====== La Numerela bordo ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_Numerela_bordo.mid}}| Noto: En la juna kolonio nur altrangaj viroj havis la rajton posedi landon, kaj ili farigxis tre ricxaj bienistoj. Post longa tempo enmigruloj kaj ankaux ekskondamnitoj estis permesitaj acxeti malgrandajn parcelojn, malgraux la opono de la ricxuloj. Responde al tio, la pioniroj kelkfoje sxtelis la brutojn de la bienisto. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_Numerela_bordo.png}} Estas eta paca valo cxe la Numerela bord', Kie mi pasigas tagojn de trankvil'. Kaj en mia pionirbieno vivas mi sen zorg', Maljungante bovojn de l'sxargxveturil'. Al la bovoj diras mi, "Ne plu konfiskigxos vi, Dum pasxtigxas vi cxi tie kun liber', Cxar vi kuras, kuras, kuras sur parcel' de bovsxtelist', Cxe la bord' de Numerela river'." Kiam steloj brilas kaj aperas kun helec' la lun', La cxevalojn selas ni kaj rajdas for. Bovojn de la bienist' ni enkortigas en mallum', Kaj brulmarkas ilin antaux la auxror'. Ho bovido ridu vi Je la bienist' cxar li Ne denove vidos vin sur sia ter' Cxar vi kuras, kuras, kuras sur parcel' de bovsxtelist' Cxe la bord' de Numerela river'. Tre malgxoja situacio, cxu? {{tag>kanto litero_n angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}