====== La orelringoj de la luno ====== ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]]| ^Tipo|traduko | ^Originala titolo| Los aretes de la luna| ===== Teksto ===== La orelringojn, kiuj mankas al la luno mi gardas ĵaluze por vi kiel donac’ trovis ilin mi en marnebulo dum mia promenado laŭlonge de la mar’. Pro tiu sorto dankas mi al la ĉielo ĉar ilin nek poeto trovis dum marŝad’ mi ilin gardas en ora kofreto mi al vi faros kolieron el tiu mia havaĵ’. La orelringojn, kiuj mankas al la luno mi gardas ĵaluze en la fundo de l’mar. {{tag>kanto litero_l traduko hispana}}