====== La Pajmpolanino ====== ^Muziko|[[Eugène Feautrier]]| ^Teksto|[[Théodore BOTREL]]| ^E-teksto|[[Albert MASSELIER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala TITOLO|[[La Paimpolaise]]| ===== Teksto ===== Ĉar fiŝkaptonte ĉe Islando, Tuj Pajmpolano ŝipos for De la Bretona patrolando, Ploras, ploregas lia kor', Kaj flustras nun li La jenon al si : Mi ja ĝemas pri Virgulino, Pri Pajmpola ĉio, sed pli Ploras pro la Pajmpolanino, kiu l' koron donis al mi. Al forirontoj presbitero Ilin benante diras nur: «Niaj sanktuloj,dum danĝero, Vin protektados el lazur' ! » Kaj flustras nun li La jenon al si: La ĉielo de l' Virgulino Helas ja lazure, sed pli Bluokula Pajmpolanino Ame svingas tukon al mi. Lia ŝipestro, kiam brilas Suna radio tra la vel', Diras: «Pro blanko ĝi similas Neĝan flugilon de anĝel'! » Kaj flustras nun li La jenon al si: Ja konsistas el pura lino Nia velo..., tamen per pli Blanka kufo Pajmpolanino Silkbararon kronas por mi! Per hokfadeno, per harpuno, Plej balaladas la junul'; Sed, pro la tro mankanta suno, L' korpo frostiĝas en nebul', Kaj flustras nun li La jenon al si: Sanktaj Ivo kaj Dipatrino Tuj min portu tien al ŝi ! Ĉar nur mia Pajmpolanino Sangon revarmigus en mi. ĵus uragano furiozis, Tombe fosiĝis ocean', En la profundoj ekripozis Lia plej kara samŝipan'; Kaj flustras nun li La jenon al si : Ĉar neniam lia vidvino Plu maristojn donos al ni, Des pli multajn Pajmpolanino Knabojn baldaŭ nasku per mi! Sed jen la senkompata sorto Same kondamnas ankaŭ lin... Tiam en ungoj de la morto La Pajmpolan' rezignas sin, Kaj, plu nur al ŝi Sonĝante, nun li Sur medalo la Virgulinon Kisas, kisas dum agoni', Kvazaŭ sian Pajmpolaninon Kredus kisi li pli kaj pli. {{tag>kanto litero_L franca}}