====== La plej bela lingvo ====== ^Muziko|[[Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[Karl Vanselow]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Se sonus en konkursa rondo al mi lauxvice tie cxi la lingvoj de la tuta mondo, la glorpremion donus mi al Esperanto sen hezito kun mia plenkonvinka pled': Havigu lokon laux merito al tiu sorcxa florbuked'! Cxar el la lingvoj pleje bone konataj per mirinda art’ en gxi kunigxis belkompone de cxiu la plej placxa part'. De la latina jen la fundo, de la itala la belson' kaj cxarmaj vortoj en abundo. De l’ franca ege multa bon’. De l’ angla jen la artikola simpleco sen cerbum-turment', kaj kara dono de la pola la reguleco de l’ akcent’. Jen mia amo kaj fiero, jam ofte min ravinta tre: Germana vortkunmet-libero por cxiam nova vorto-kre'. Kaj tiel plue, tiel plie, — jes, mi ripetas kun plezur', ke Esperanto prenis cxie de cxio la plej bonan nur. Al gxi pro tio donu lokon en viaj koroj pli kaj pli kaj multobligu mian vokon: Plej bela lingvo estas gxi! {{tag>kanto litero_p esperanto}}