====== La Plej Bona Ĉasisto ====== ^Muziko|[[Rafael Milhomem]]| ^Teksto|[[Rafael Milhomem]]| ^Grupo|[[BaRok' Projekto]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>R4me4UqISM0}} Anjanga´ potenca protektanto de la nobla arbar´, Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn. Mi petas vian permeson por kapti nian nutraĵon. Ĝi uzas sian agreson kiel ilon por akiri kuraĝon. Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj gesangfratoj. Fortecon de´ l ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim´. Bestan animon dioj alvokas sed ilian karnon ĉi tie restas. Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas, do patrintero nutraĵon absorbas. Besto fuĝas turmentita. Do li falas kaj stariĝas. Mi cele kuras, malantaŭ ĝin. Kurante, ĝi timas sian destin´. Tra la arboj ĝi sin kaŝas, Ĝi ja estas ruza besto. Akran lancon do mi ĵetas. Jen nutraĵon. Ni havos feston! Mi estas Iaŭara´, Filo de Ĵagŭaresa´. Mi estas la plej bona ĉasisto en tuta arbar´. {{tag>kanto litero_p filmo metalo}}