====== La plej bona kanto pri amo ====== ^Muziko|[[Ilja KALINNIKOV]]| ^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Visokosnij god]]| ^Originala teksto|[[Ilja KALINNIKOV]]| Kanto el la albumo "Kotorij vozvraŝĉajetsa" ("Kiu estas revenanta"), la sola albumo de la grupo "Visokosnij god". ===== Teksto ===== {{ youtube>ZXKoapi49HE}} {{ youtube>hs2PFsTC4wM}} Aŭskultu mian historion: Li timis vundi ŝin Kaj malordigi dormon ŝian Per tro insista fascin'. Al ŝi dolĉaĵojn dum renkontoj donis li Kaj legis signojn sur la polmo, Kaj plian ĝojon en la mond' ne konis li Ol voki ŝin per ŝia nomo. Ŝi aĝis ĉirkaŭ tridek ses Kiam subitis morto lia. Domaĝe restis sen sukces' La lasta prov' lin telefoni kiel ĉiam. Ĉi-foje kiu portis florojn estis ŝi: Du blankajn, sen aromo, Por montri ke neniu ajn, krom li, Tiel vokis ŝin per ŝia nomo. Ŝi aĝis ĉirkaŭ sepdek kvin Kiam ŝi mem de l' viv' foriris. Ne, morto ne timigis ŝin, Direblas, ŝi ĝin eĉ deziris: Torenton nuban en ĉielo ofte tre Ŝi spektis, spektis, spektis de l' balkono. Ŝi pensis: post la mort' mi vidos tie lin, kaj tiam ree Li vokos min per mia nomo. ...Kiom bizara tiu viv' rezultis, ve, Sed – ĉu ekzistas plia bono, Ol sur nubo sidi kune kaj en milda ŝveb' L' alian voki per la nomo? ===== Eksteraj ligoj ===== https://www.youtube.com/watch?v=ZXKoapi49HE -- la originala video https://www.youtube.com/watch?v=hs2PFsTC4wM -- projekto Gitarin: akordoj {{tag>kanto litero_l rusa filmo}}