====== La plej granda ====== ^Muziko|[[Gijom' ARMIDE]]| ^Esperanta teksto|[[Gijom' ARMIDE]]| ===== Teksto ===== En tiu epok' La viro estis reĝ' Estis ja pratempo, iom post la diplodok' Kaj en ĉiu lok' La vivon regis leĝ' Laŭ kiu la sentemo estas nur provok' Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej forta homo Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por komforti pli Ol ene de l' ĝangal' Ni forkuris al la granda kaj sekura urb' Kie sub la fi- -Erec' de l' katedral' Ne eblis trankvilumi eĉ por la masturb' Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej alta turo Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por nutri nin pli Ol la dika najbar' La urbojn ĉirkaŭis hektaroj da kultivej' Kie por la di' De la sankta malŝpar' Oni elsuĉis el la tero eble plej Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej pova traktoro Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por foriri pli Facile de l' koŝmar' Ĉar elteni la premon de la viv' ne eblis plu La teĥnologi' Nin helpis sen avar' Evitante plej l' eluzon de la ŝu' Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej rapida aŭto Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco En tiu epok' La viro estis reĝ' Por tiu eksvivlok' Stariĝas mia preĝ' Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej granda... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej larĝa... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej longa... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej dika... Impona, impresa, sanktega Kaco! ===== Eksteraj ligoj ===== * https://eo.wikisource.org/wiki/La_plej_granda {{tag>kanto litero_XX}}