====== Polko de Eva ====== ^Muziko|tradicia finna polko| ^Esperanta teksto|[[Joop KIEFTE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ievan polkka| ^Originala teksto|Eino Kettunen| Esperanta traduko de tutmonde tre fama finna kanto, originale verkita en 1928 laŭ tradicia melodio. La esperanta traduko estas el decembro 2016. ===== Teksto ===== Kiam sonas tre ĝoje la polka sonado la piedoj ekmovas tiel ĉi. Kaj Eva ja estis sub garda patrino sed Eva al ŝi bone kaŝis sin. Ĉar kiu aŭskultas al sia patrino se tiu tuj diras ne al la festo. Mi volas danci kaj iri nun al fekmojosa dancfesten' Jen Eva ridadis, muziko ludaĉis kaj homa amaso kolektas sin. Ĉiuj bonegis, ja ĉiuj belegis sed unu belulo kaptis ŝin. Ĉar kiu ne volas peni treege, kiu ne volas danci freneze se tiu belulo tiom belas en tiu ĉi dancfesten'? Panjo, malĝoja, eniris dormĉambron kaj iel ploretis kaj kantis, nu. Tiel la ulo ricevis la spacon en najbara domo por amplezur' Ĉar kiu ja sekvas gepatrajn konsilojn, kiu aŭskultas riproĉajn avertojn se tiu belulo tiom belas en tiu ĉi dancfesten'? Kiam haltis muziko estis nur komenco la knabo ekumis, kial ne? Kiam li ŝin post la festo kunportis patrino atendis kolerege. Sed mi Evan diris, ne malĝojiĝu, mi ja revenos, min ne forgesu, se tia belulo tiom belas en tia ĉi dancfesten'? Mi al patrino avertis nun ĉesi por ke mi atentu pri mia far' Vi nun ekiru, en ĉambro nur resti por ke estu sekura la aferar'. Ĉar tiu ĉi knabo estas sovaĝulo kiu ja faras kion li volas, ja tia belulo tiom belas en tia ĉi dancfesten'! Nur afereton al vi mi postlasas: vi ja ne facile kaptos min. Iru al ajna volata direkto sed Eva kaj mi kombinos nin. Ĉar tiu ĉi knabo ne estas freneza tiu ĉi knabo plenumas promesojn ja tiu belulo tiom belis en tiu ĉi dancfesten'. {{tag>kanto litero_p}}