====== La polvohomo meditas ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^E-teksto|[[wpeo>Julio Baghy]]| ^MIDI|{{:muziko:la_polvohomo_meditas.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_polvohomo_meditas.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Multfoje, se la Vivo ardas, en amspegulo sin rigardas kaj plantas en dezerto rozon, pro sinador' forgesas pozon, ebrie volas bruli, flami, volupte heni, beste ami, >saturas tiam min kompren': naskigxis mi por amgehen'. (2x) Multfoje, se la Vivo dignas, per mejlosxtonoj vojon signas, talpfosas sube, flugas agle, el polvo levas sin mirakle, frakasas, luktas, scias, kreas, escepte sin mem — cxion neas, >saturas tiam min kompren': mi estas' — dia suveren'. (2x) Multfoje se la Vivo cxarmas, pro propraj sentoj milde larmas, por taksi veran altvaloron rigardas sian nudan koron kaj nutras, helpas, gxojas, ridas kaj altruiste sin dividas, >saturas tiam min kompren': mi estas la — cxiela ben'. (2x) Multfoje se la Vivo bojas perfide pri mortfalo gxojas, en koto gruntas, stulte mutas, senhonte jugxas, persekutas, sankcias pekojn, legxojn gurdas, sin kracxas, trompas, rabas, murdas, >saturas tiam min kompren': mi estas — vermo de ingven'. (2x) La Vivo tiam en mi krizas, dolorajn dubojn honte cxizas kaj la jungita homa dio farigxas stupo — pli nenio, mi tiam volus masxon ligi, sur sekan brancxon min pendigi >kaj langmontrante moki vin, vi, fie glora homdestin'. (2x) {{tag>kanto litero_p kanto esperanto notoj midi akordoj}}