====== La pordisto ====== ^Muziko|[[Dolchamar]]| ^Esperanta teksto|[[Dolchamar]]| ^Esperanta plenumo|[[Dolchamar]]| ^Tipo|pop / rok| ===== Teksto ===== Merkredonokte terura kaoso Krevita ŝuo kaj mava frizuro Oni renkontiĝas kiel en Kamboĝo: Sufoka humideco, piso sur muro Strikte konfidenca la misio Gvide de profesia instinkto Fadena vojplano, subita devio Troviĝos nur nigra vinkto //Refreno:// >Pordisto! Vidu alidirekte >Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas >Drinkestro! Ne lasu nin neglekte >Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas >Sed drinke kantemiĝas: >Oj! Oj! Oj! Merkredonokte terura kaoso Krevita ŝuo kaj mava frizuro Oni renkontiĝas kiel en UK: Sufoka humideco, piso sur muro Strikte konfidenca la misio Gvide de profesia instinkto Fadena vojplano, subita devio Troviĝos nur nigra vinkto //Refreno:// >Pordisto! Vidu alidirekte >Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas >Drinkestro! Ne lasu nin neglekte >Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas >Sed drinke kantemiĝas: Amikoj, ni ja ĉiuj hodiaŭ kunas por unu plia je avo Zamenhof //Refreno:// >Pordisto! Vidu alidirekte >Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas >Drinkestro! Ne lasu nin neglekte >Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas >Oj! Oj! Oj! ===== Eksteraj ligoj ===== * Sur [[https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/pop-rock-hip-hop-electro/dolchamar-98/3-trajn-nenien-163/results,1-0.html|Trajn' nenien]] el Vinilkosmo * Sur [[https://youtu.be/EQjjCeptH7Y|YouTube]]