====== La pordisto de la nokto ====== ^Teksto / Muziko|Enrico RUGGIERI| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINI]]| Origina titolo: **Il portiere della notte** ===== Teksto ===== Iras for ili kun rapidem' ne estas ecx la temp' por ilin voki. Ili petas nur prezon kaj ecx ne lasas la adreson kaj en la cxambroj restas nur la malpleneco. Se konus vi l'penon por organizi la scenon kaj resti cxe la tablo kiel hundo ligita per cxeno. Jen sxi venanta ofte tre malfrue tiele belas kaj movas sin senbrue jen sxi sxangxanta cxiam la klienton min alparolas okaze nur de mendo. Sed mi sxin liberigos kaj sxi ja sekvos min rezervos mi la cxambrojn por nia kuna destin' mi portos sxin tre foren por sxin ne lasi plu mi portos sxin al vento kaj de tie al cxielblu' kaj kiam nin surprizos vintra tristo tni ne plu estos la hotelpordisto Dum sxia eniro se konus vi l’suferon mi ne povas rigardi sxin sen konsidero se sxi almenaux iom nur imagus por viv' kun sxi mi kiom multe pagus. Dum sxi ne vidas mi mallauxtparolas al tuko sxia kiu sxin simbolas. Sed mi sxin liberigos mi ne forlasos sxin ni kundividos sorton gxis nia vivofin'; mi portos sxin tre foren kaj ne eblos disigx' Sxi diros: "Mi vin amos, por cxiam sen kondicx'" kaj kiam ni atingos nian celon mi ne laboros plu en cxi hotelo kaj kiam la malhel' la tagon vestos ne plu pordisto de la nokt' mi estos. {{tag>kanto litero_p itala}}