====== La postrompiĝa temp' ====== ^Teksto|[[Gijom' Armide]]| ^Muziko|[[Gijom' Armide]]| ^Kantas|[[Gijom' Armide]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>ZCH5FDXbOB0}} Venis la postrompiĝa temp' La ne-plu-mezurebla temp' Temp' de la senfina ekzil' En reĝlando de l'senutil' Venis la postrompiĝa temp' Sed mi transsaltis ĉiujn remp- arojn Ĉiujn barojn >Okuloj miaj sekiĝis kaj >Mi ne plu atendas vin sur la kaj' Venis mallibereco dank' Al la gvatado de la mank' Iĝis kaptil' per iu truk' La antaŭe milda littuk' Venis mallibereco dank' Al vi sed malplenas je rank- oro Mia koro >Okulojn miajn briligas ĝoj' >Mi ne plu atendas vin sur la voj' >Okuloj miaj sekiĝis kaj >Mi ne plu atendas vin sur la kaj' >Okulojn miajn briligas ĝoj' >Mi ne plu atendas vin sur la voj' >Okuloj miaj sekiĝis kaj >Aj! aj! aj! aj! ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.ipernity.com/home/lilioakvo|Gijom ĉe ipernity.com]] * [[http://www.ipernity.com/doc/lilioakvo/5971021/|la postrompiĝa temp' ĉe ipernity.com]] * [[http://www.podkasto.net/2013/05/01/la-90a-elsendo/|Roka versio]] de [[Supernova]] {{tag>kanto litero_p filmo e-sona_filmo}}