====== La preĝejet’ kampara ====== ^Teksto|Maurits SABLE| ^Muziko|Aug. de BOECK| ^E-teksto|[[Martha VERVLOET]]| ===== Teksto ===== Dio ne malsxatas la kamparan pregxejeton; Pli krudan la incenson kaj senartajn kantojn, La pregxadon de l’kampuloj kaj servistoj. Kaj la florojn humilajn, el verda herbejo, La klinigantan kapon inter kalaj manoj, Kaj l’Ave Maria de l’senmalica koro. Ho, ekstermu en kor’ cxiujn pensojn fierajn, Acxan herbon miksitan cxe l’bela rikolto; Al mi donu la kredon, la esperon, l’amon. De kiuj portas sian mizeron senplende, Kun humilec’, jen mia koro kaj spirit’, Kaj miaj kap’ kaj pensoj, skribinta mia man’… En nom’ de l’Patro, de l’Fil’ kaj de l’Sankta Spirit’. {{tag>kanto litero_p flandra}}