====== La Printemp' De L'auxtuno ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Jx.Dan']]| ^E-teksto|[[Bert Schumann]]| ^Kantas|André Roullet.| ===== Teksto ===== Cxiuj pejzagxoj kaj memorajxoj preterpasas nun antaux mi, emas diri mi al vi, ke la paseo((pase/o (neol.) = pasintajxo, ~eco (PIV) )) ne forgesigxas. //Refreno:// >Cxar la printemp' de l'auxtuno, >jen epizodo el nia viv', >kaj cxiu tago nin donas >cxiam pli el nia viv'. Tiom da tagoj, tiom da semajnoj, tiom da momentoj de la viv', en mia fundo scias mi, ke la paseo ne forgesigxas. Lernadis mi tiom de vi, ne suficxus tiu viv', por ke diru mi al vi, ke la paseo ne forgesigxas. >//Refreno// Tiuj pejzagxoj, tiuj memoroj pasas nun denove antaux mi, emas diri mi al vi, ke la paseo ne forgesigxas. {{tag>kanto litero_p}}