====== La proletarioj ====== ^Muziko|melodio de: [[Andreas Hofer|Zu Mantua in Banden]]| ^Muziko2|melodio de: Wij zijn de jonge garde| ^Teksto|Joh. Most| ^Esperanta teksto|N. Bartelmes| ===== Teksto ===== La oron kiu fosas, Martelas en sxtalej'? Kulturas la kamparon Kaj teksas en drapej'? Kaj zorgas pri l’ ricxula sat' Mem vivas en mizera stat'? /: Dungitoj((En agrikulturaj regionoj oni variu: farmistoj, laboristoj)), laboristoj, La proletariar':/ Kaj kiu konsumigxas Dum tutaj nokt' kaj tag'? Bonstaton, lukson kreas Por fremdaj sen repag'? La mondoradon movas li, Sed rajton havas je neni'? /: Dungitoj, laboristoj, La proletariar'.:/ Sklavigis kiun cxiam Tirana, raba band'? Oferi devis sangon Por ili batalant'? Popol' komprenu, estas ci, Trompata cxiam sen konsci'! /: Vekigxu, laboristoj: Ci proletariar'! :/ Kunigu fortojn viajn Sub nia rugxa flag'! Por libereco luktu Kaj por pli bona tag'! Despotojn pelu for el mond'! Ke estu pac' en tera rond'! /: Batalu! laboristoj. Ci proletariar'! :/ Potencon vi posedas Per unueca lig', Firmugu do la vicojn Por fina liberig’! Antauxen, kontraux la kanajl'! Ne vin timigu la mitrajl'! /: Vi venkos laboristoj, Ci proletariar'! :/ {{tag>kanto litero_p dana laborista}}