====== La rakonto de Matilda ====== ^Auxtoro|Gaye Phillips| ===== Teksto ===== Se vi sercxos la analojn de nia histori', trovos vi nenian pruvon ke ecx ekzistis sxi. Sed gxis nia lando mortos vivados sxia nom’ en la kor’ kaj sur la lipoj de cxiu "ozi" ((ozi = auxstraliano; la lando mem)) hom'. Dum la lasta jarcentmezo en suda Viktori’ logxis ricxa bienulo kaj lia famili'. La filino estis juna - de nur matura agx', kun afabla maniero kaj bela de vizagx’. Oni nomis sxin Matilda, kaj "svagman" ((svagman = vaganto)) amis sxin, kaj sekrete sxi konfesis ke sxi amegas lin. Cxiun nokton cxe la lumo de kerosenolamp', sxi renkontis la amanton en brulstampanta kamp'. Kiam auxdis la farmisto pri tiu amafer’, li konfrontis la vaganton, skuante pro koler'. "Iru for de mia sojlo, vi kruda vagabond’! Valsigadu vian "blui" ((blui = rulajxo de proprajxo, kiun “svagman” surdorse portas)) al suba rugxa mond"' La konsenton por edzigxi rifuzis jene li - "Kiam kangaruoj flugos mi donos gxin al vi." Sed Matilda jam decidis laux amojxurpromes’ edzinigxi al la trampo aux kun aux sen permes'. Do la sxafojn kaj la bovojn, la patron lasis sxi, por farigxi la unua trampin' de Auxstrali'. La farmisto adiauxis la trampon kun demand’ - "Cxu intencas vi valsigi Matildan tra la land'?" Sed sxi mem deziris tion, kaj marsxis kun kontent' laux la nebatitaj vojoj de l’ vasta kontinent'. Sekvis sxi la foran logon de valo, lag' kaj mont', cxiam sxia celo estis la blua horizont'. Multajn jarojn sxi marsxadis gxis malsanigxis sxi, kaj serene, pace mortis sub ora akaci'. Sxin la edzo enterigis en euxkaliptkanjon', dum grakadis korvoj morne sencxese en la fon'. Kaj li skribis epitafon sur rokon pri l’ edzin' - "Mia bona "mejt" ((mejt = amiko)) Matilda, sxi trampis gxis la fin’." Dum li volvis sian "blui" deklaris li al gxi - "Gxis mi vidos sxin denove, Matilda estos vi". Do li nomis gxin "Matilda", kaj alparolis gxin per dirmaniero kvazaux gxi estas la edzin'. Kaj li vokis al pasintaj kunuloj de la band’ - "Mi ankoraux valsigadas Matildan tra la land!". La esprimo igxis parto de l’ "ozi" trampomor', dum Matilda la virino forvelkis de l’ memor'. Tiam venis nia "Banjxo" ((Banjxo = Banjxo Peterson, la poeto kiu verkis la vortojn de “Valsigante Matildan”)) kun lia poezi', kaj valsigis li Matildan tra nia histori'. Do, ni kantu pri l’ virinoj - Matilda, la trampin’: Sxi prezentas Auxstralion pli tauxge ol regxin'. {{tag>kanto litero_r angla ausxtralia popola }}