====== La rempar' de Varsovi' ====== ^Teksto|[[jacques brel]] / [[georgo lagrange]]| ^Muziko|[[jacques brel]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Promenas sxia pug' Sur la rempar' de Varsovi' Promenas sxia kor' Kun stultulet' sen opini' Promenas sxia rob' Nun en Florenc' en Itali' Memstare certe vivas sxi. Promenas kapdolor' En frumaten-melankoli' Promenas sxi dum nokt' Pro animprema fantazi' Promenas kun stultul' Flatema por sxia mani' Servanton tauxgan havas sxi. >Dume mi, en vesper', >Tenas vestejon cxe Alkazar. Promenas sxia agx' Laux kalendaro kun nuanc’ Promenas sxia brust' Kaj logas al plej nova sxanc' Promenas sxia splen' Gxis bordo de lag' de Konstanc' Laux cirkonstancoj vivas gxi. Promenas sxia hund' Kiun sxi fleglas kun scienc' Promenas sxi kun jun' Sxangxema laux la cirkonstanc' Promenas rus-akcent' Zorgata ecx kun pacienc': Cxar de Parizo estas sxi. >Dume mi, en vesper' >Ludas kelneron cxe Alkazar. Promenas sxia har' Vapora kiel la muslin' Promenas la okul' Al la olduloj kun uzin' Promenas sxia rid' Alloga kiel vazelin' Nu! petolema estas sxi. Promenas ebriec' De glas' al glas' de brand' al gxin' Promenas gxi en lit' De l' garnizon' pro kor-inklin' Promenas sxi kun dir' Ke estas mi njo-njo Jxakin' Fiamikino estas sxi! >Dume mi, en vesper' >'stas kantistino cxe Alkazar. Promenas sxia man' Cxe l' oficiroj kun insist’ Promenas mia mon' Al soldatara tuta list' Promenas sxia auxt' Kaj pagas mi por cxiu risk' Iom aplomba estas sxi. Promenas al kazin' Por perdi monon kun persist' Promenas juvelar' Fakturas al mi l' juvelist' Promenas sxi kun Rolls Sed kiun sekvas asignist’ Iom rapida estas sxi. >Dume mi, en vesper' >Lavas la glasojn cxe Alkazar. {{tag>kanto litero_r kasedo}}