====== La respondo ====== ^Muziko|[[F. Mendelssohn-Bartholdy]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Cxe la paca muelil' Rivereto plauxdas Kaj de floroj mil kaj mil Oni flustron auxdas. Al najbara arane' Floro plende diris: "Rozon kisi mi, ho ve, Longe jam sopiris. Nokte, dum la venta spir' Tiel varme blovis, Mia tiu cxi sopir' La plenumon trovis. Sed ke dorno vundis min Dum la rava sento, Mi pro felicxego gxin Lasis sen atento". Fluis de la flor', ho ve, Larmoj sen-konsole, Sed la eta arane' Flustris reparole: "Estas bona pli la mort' En ravego droni Ol dum-vive tiu sort' Ne la amon koni". {{tag>kanto litero_r esperanto}}