====== La riveroj de Babilon' ====== ^E-teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== //Refreno:// >La rivera blu' de Babilon' eternigxis en memor' kaj reehas en la songxa form' de nebula malproksima for'. Cxe rivera bord' de Babilon' ion flustris vi al mi; cxu konfeso estis gxi aux son' de rivermurmuro, pensis mi. Ho ekkredu! Estis iam songxo, estis iam mi, kaj estis bela taga hel' kaj regis printempa varmo, suna oooor. Ho ekkredu! Estis iam tago, estis iam vi kaj estis iam ama bel', sed pasis la tempo cxarma, iris foooor! //Refreno// En memor' vivas jam pens' eterna pri la am' pri la am' cxe riverbordo kaj lazur'…! {{tag>kanto litero_r}}