====== La rok’ de sxipestro Hok' ====== ^Teksto \\ Muziko|Edoardo Bonnato| ^E-teksto|[[Giuseppe Castelli]]| Orgigina titolo: **Il rock di capitan Uncino** ===== Teksto ===== Homoj! Pro kio tia silent? Ek tuj! Ek al raport', sen atend'. Spongxo! Vi, pendigindulo! cxu eble, ke neniu movigxas? Sed cxu estas mi aux ne la sxipestro de tiu cxi acxa sxipo, de tiu cxi acxa sxipo? Cxu estas mi aux ne sxipestro Hoko? Do se auxdigxas la voko, rapidu aux pro tio, ke mi cxiujn dissxiros kiuj malrapidos! Cxu estas ia novaj’ pri tiu Petro Pan? Mi volas lin viva, sed mi havos lin cxe l’ pied' kaj ekos torturad'! Li cxiam mokas min kaj fanfaronas li, kaj tiu mukular' lin auxskultadas cxar ili kredas lin heroo! Sed li estas nur ajnisto, li estas sinmontristo, el miaj malamikoj jen la plej dangxera, la unua de la listo! Cxu ne skandalas vin, ke meze de duelo li prenis mian manon kaj mangxigis gxin al tiu krokodilo? Sed li ne povos fugxi, por li ne estas ioko! Per miaj propraj manoj, ecx per mia hoko, okazos reciproko! Jen li vidigxas, kaj lia bando kunvenis! Ili timegu: kapitulaco konvenas... Mi ne volas kaptitojn! Sufícxas unu ostagxo; la pravo estas cxe via flanko, memoru tion: antauxen al sursxipigxo! Antauxen al sursxipigxo! Cxu estas mi aux ne sxipestro Hoko? Do komencigxu la hxoro! Ekkantu cxiu kun mi, kaj ripetigxu kun mi la tuta sloganaro: "Ni estas verpiratar'! "Ni luktas por idear’! Ni trejnas nin lerneje por malmolmieni kaj timigi onin! Sed kion vi ne sxatas? Sed kio ne normalas? Ni bruas ja, cxu sxoko? Sed ni laboradas por sxipestro Hoko..." Pri la revoluci' mi estas profesoro! De l’ tuta piratad' mi estas la teori’, mi estas la lumturo! Sed cxu komprenis vi? Nu, reklarigos mi: por skuo de la mondo ne suficxas vortoj, sed necesas bombo! Mi estis sateganto, neniofaradanto; nun monon pacxjan mi elspezas tis cxi, batale cxe la fronto! Cxu volas vi varbigxi kaj bele tatuigxi? Sed de la plongxtabulo cxiu rifuzulo devos enmarigxi... Oni mallaboremas, cxu? Mi oferadas min por vi, kaj tia estas via danko!?. {{tag>kanto litero_r itala}}