====== La rompiĝinta ringeto ====== ^Auxtoro|J. v. Eichendorff| ^E-teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Origina titolo|In einem kühlen Grunde| ===== Teksto ===== En fresxa val' rondiras Muela rad' kun bru'; >Sxi, kiun mi sopiras, Ne logxas tie plu. Min ami sxi promesis Kaj donis ringon, sed >La jxuron sxi forgesis, Rompigxis la ringet'. Mi volus muzikante Vagadi tra la mond' >Kaj ludi miajn kantojn Cxe cxiu dom' de l’rond'. Mi volus fluge rajdi Militon sur cxeval', >Kampadi apud fajro Dumnokte post batal'. La muelrad' rondiras, Min kaptas malesper', >Al morto mi sopiras, Ekhaltus la sufer'. {{tag>kanto litero_r germana}}