====== La rompita ringeto ====== ^Teksto|J. von EICHENDORFF| ^E-teksto|[[Ferdinand PFEIL]]| ^Origina titolo|In einem kühlen Grunde| fonto: el **Germana Kanttrezoro** de Erk; C. F. Peters ===== Teksto ===== En fresxa val' rondiras Muela rad' kun bru' /:Sxi, kiun mi sopiras, Ne logxas tie plu. —:/ Min ami sxi promesis Kaj donis ringon, — sed /:La jxuron sxi forgesis, Rompigxis la ringet'.:/ Dezirus mi ludanta Vagadi tra la mond' /:Kaj porti miajn kantojn Al cxiu dom' de l'rond'.:/ Mi volus militrajdi Flugante sur cxeval', /:Kampadi apud fajroj Dumnokte post batal'.:/ La muelrad' rondiras, Min kaptas malesper', /:Al morto mi sopiras: Ekhaltus la sufer'.:/ {{tag>kanto litero_r germana}}