====== La ruĝaj maristoj ====== ^Muziko|Melodio de //Verflossen die Nacht...//| ^Esperanta teksto|[[BURGER]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Forpasis la nokto, vekigxas la tago: Antauxen nun rugxa sxipar'! Ni rugxaj maristoj ja spitas ventegojn, — Cxar ni: l' avangardo sur mar'! //Rekantajxo:// >/:Ekprenu pafilojn, kanonojn En sxakt', en fabrik' kaj sur sxip'! Portadu en iujn regionojn Rugxflagon de la emancip'! :/ Ni — en la fabrikoj, ni — filoj de l'maro Kun volo al venk' kiel sxtal'1 Laboron ni sxatas, la maron ni amas, — Ne scias pri tim' en batal'! //Rekantajxo// Ankoraux popoloj portadas katenojn Kaj rajton vualas nubar', Sed flirtas ecx tie jam rugxaj standardoj Kaj vokas "Potemkin" al far'! //Rekantajxo// Ventegoj nin skuas, la ondoj bruegas, Sed kreskas la rugxa parti'! Ja ni komunistoj kaj rugxaj maristoj, "Unuaj" — en vic' estas ni! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_r germana laborista}}