====== La rugxuloj vokas ====== ^Muziko|[[Otto W. De NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|De Roden Roepen| ^Originala teksto|[[C. S. ADEMA v. SCHELTEMA]]| ===== Teksto ===== Al ni, infanoj de l’ nuntagoj, Vi, suferantoj en mallum', Nin helpu stari kontraux plagoj, Rigardon al homeca lum'. Ni estas gxiaj batalantoj, Ni — gxia lauxtvokanta grup', Ni estas gxiaj preparantoj, Ni — gxia firma rugxa trup'. >Antauxen, kamaradoj, La flago flirtu en l’ aer'! Kuragxu, pretaj por agadoj; Liber'! Liber'! Infanoj de l’ epoko nuna, Vizagxon turnu al auxror'. Por l’ ideal' de l’ celo kuna Ne manku via kunlabor'! Ni fajro kaj forgxantoj estas, L' armilo kaj batalo — ni! Rompantoj ni de l' nuno estas, La tempon konstruadas ni! >Antauxen, kamaradoj, Vastigu la liberon vi; Vi, decidemaj al luktadoj, Kun ni! Kun ni! Al ni, vi cxiuj, blindirante Kaj trenigxante al neni'; Kunbataladu triumfante, Rugxuloj sendas vok' al vi! Ni kampo kaj la sulko estas, Plugantoj kaj cxevalo — ni! Semantoj ni de l’ greno estas La mugxetanta greno ni. >Antauxen, kamaradoj, Haltigos nin ne ecx la cxel', Levigxu flag' de l’ insultatoj, Al cel'! Al cel'! {{tag>kanto litero_r flandra laborsita}}