====== La sankta ideo ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[S. K. Nielsen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== La sankta ideo de nia movado simbolas por //ni idealon sur ter';// gxi estas ligita per nedisrompebla ligilo al nia komuna afer'. Gxin kreis la Majstro el pura la koro, kaj gxin ni akceptas kun gxojo kaj ver'; gxi estas kaj restas por cxiam la vojo al bono, beleco kaj dauxra prosper'. La sankta ideo de nia movado simbolas //la pacon de sxtato al sxtat'.// „Neniam plu estu milito sur tero!” predikas gxi cxiam sur vojo kaj strat'. Kanonojn, pafilojn, grenadojn kaj bombojn ne plu oni uzu — sed en la estont' ni rerenkontigxos el cxiuj mondpartoj en paca, amika kaj kora la front'. La sankta ideo de nia movado simbolas //komprenon de lando al land';// la lingvo ja estas mirinda rimedo por interkompreno sur tero kaj strand'. Ni ne al fremduloj nin sentas gxenataj pro malegaleco de lingvo kaj ras', cxar per Esperanto ni en harmonio kunestas amike en granda amas'. La sankta ideo de nia movado simbolas //fratecon de homo al hom',// cxar cxiuj la homoj ja estas gefratoj egale la raso, koloro kaj nom'. Gefratoj ni estas, kaj per nia lingvo ni trovas komprenon en sudo kaj nord', la verda frataro etendas la manojn trans limojn kaj transe de maro kaj bord'. La sankta ideo de nia movado simbolas //la amon de koro al kor’.// Gxis tiu cxi tago malamo nin gvidis, sed tiun malamon nun metos ni for. De lando al lando, de homo al homo, de koro al koro la amo en ver' konstruas la pontojn, laux kiuj ni iras al tempoj pli bonaj por homoj sur ter'. {{tag>kanto litero_s esperanto}}