====== La scivola elefantido ====== ^MIDI|{{:muziko:la_scivola_elefantido.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_scivola_elefantido.png}} Ni rigardu: jen simio sen cxapet', al li mankas krom cxapeto ecx jaket' Li sur arboj en brancxaroj regas super la bananoj en tre bela arbaret'. //Refreno:// >Lando ricxa estas ja Afrik' bumtarata — vere sen kritik', vivas tie en grand' ar' tre miriga ja bestar'. Vivas ankaux besto kun la gxibopar', nomigxanta "la kamelo" de bestar'. Rigardate de la flanko ne similas gxi al sxranko, sed al la monto-par'. //Refreno// El alteco vidos mondon gxirafin', kiu estas tre fiera besta in'. Kaj el tiu pozicio por sxi eta estas cxio, ecx malalta la strutin'. //Refreno// Pro parado sin turmentas cxiu in', sed plej multe sinjorino la strutin'. Se sxi sentas malagrablon, sxovas tuj sxi en la sablon sian kapon, timulin'. //Refreno// Auxdu nun pri scivolega stulta id', kiu estas vigla, la elefantid'. De mateno gxis vespero gxi demandas sen kolero: "Kion mangxas krokodil'?" //Refreno// {{tag>kanto litero_s kanto slovaka notoj midi akordoj}}