====== La sekreta amo ====== ^Teksto/Muziko|Sammy PAIN - P.F. WEBSTER - Cora L. FELLOWS| ^Kantas|[[Alberta CASEY]]| Origina titolo: **Secret love** ===== Teksto ===== Iam amon havis mi, kasigxis gxi en mia kor'. Baldaux la sekreta am' ekvolis tuj iri for. Do mi diris al stelet' agante kiel revadant' Ke vi estas angxelet' kaj mi nur via adorant' //Refreno:// >Nun el montoj gxin proklamas mi. Asfodeloj ecx nun scias gxin. Estas mia kor' pordet' Kaj sekreta am' ne estas plu sekret'. (2-foje) {{tag>kanto litero_s angla}}