====== La Simiulo ====== //Kantas [[JoMo]]// ===== Teksto ===== Simiulo ne laboras plu, familion perdis, fugxis de vilagx', Li logxas en urb', ne plu en arbar', foriris amikoj kaj ankaux la sagx'. Li timigas la maljunulojn en la malhelo de la stratetoj, Li ne timas la gxendarmojn, ilin atendas en kvieto. La vesperon tristas li kaj fluas larmoj de okul' Li ofte ploras en mallum' cxar li ne estas felicxul'. Kaj oni auxdas dum la nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o, Jes oni auxdas dum nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o, La simiulo amas nun iun filinon de gxentleman', Cxu kuragxa estos li gxis la peto de la man'? Senpetaligas li lekanton, la lekanteton kaj bananon, Li sentas, ke li frenezigxos se restas sola en kabano. La vesperon tristas li kaj fluas larmoj de okul' Li ofte ploras en mallum' cxar li ne estas felicxul'. Kaj oni auxdas dum la nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o, Jes oni auxdas dum nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o Jes oni auxdas dum nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o Jes oni auxdas dum nokt' Ke ploras simiulo, Oni auxdas, o o o {{tag>litero_s kanto}}