====== La Soldato Kiu Marsxas ====== ^Teksto|[[http://esperanto.net/literaturo/roman/piron.html|Claude PIRON]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== La soldato kiu marsxas en la vento en silento sur la vojo kiu marcxas sian korpon ne plu sentas. Lia menso fakte brutas nur la laco kaj l' agaco de la pluvo kiu gutas senkompate lin turmentas. Kaj li iras plu malbene pri la koto sur la boto kiu cxiam pezas gxene kaj la vojon malglatigas. Dum sufere monopole la kadenco en la menso regas cxion malbonvole kaj la povon pensi ligas. Kaj li marsxas en la vico uniforma unuforma sur vetera la malico kaj la moko de la sergxent'. Li delonge jam maldormas kaj oscedo kun obsedo en makzelo mem sin formas pro nerezistebla tent'. Se li povus ecx almoze ekricevi rajton revi kaj minuton nur ripoze halti sur la voja bord'. Sed li tion ne esperas cxar la revo pro la devo en soldato ne aperas: jen la militserva sort'. Jam tro pezas la pafilo kaj la kasko kaj la sako kaj la kacxo el argxilo gluigxinta cxe la sxu'. Sed la fora horizonto plej perfide malrapide maleblige al renkonto cxiam foren fugxas plu. La soldato kiu laca dauxre iras li sopiras al ripoza vivo paca sen cxiama plua pel'. Sed li sentas kun eknauxzo ke la vivo en aktivo dauxras ade kaj sen pauxzo gxis neatingebla cel'. Kaj samkiel en armeo la rezono pri ordono ne ekzistas pro obeo kun neeblo de escept'. Tiel mankas la kompreno pri la motivo de la vivo kaj nur regas cxi sinteno: plua iro kaj akcept'. {{tag>litero_s kanto}}