====== La sonĝoj ====== //Kantas [[Kore]]// ===== Teksto ===== Jes kelkfoje la sonĝoj estas foraj landoj kiuj plaĉas al mi certe me iros iun tagon tiel mi povos koni tiujn mondojn Miaj noktoj estas longaj vojaĝoj kaj de tie mi revenas ja kun riĉaj memoraĵoj tia estas mia mondo Jes kelkfoje tiu mondo al mi ŝajnas suno kiu ne brilas certe denove en la sonĝo funde de l' menso mi retrovas kvietan bonstaton Miaj noktoj estas mensaj vojaĝoj kaj de tie mi revenas ja Jes estas mia mondo kaj mi atendas vin kun riĉaj memoraĵoj mi iros al vi estas mia mondo kaj mi atendas vin kun riĉaj memoraĵoj Jes, estas mia mondo kaj mi atendas vin kun riĉaj memoraĵoj mi iros al vi Estas mia mondo kaj me atendas vin kun riĉaj memoraĵoj mi iros al vi mi iros al vi mi iros al vi mi iros al vi mi iros al vi ===== Eksteraj ligoj ===== * https://music.apple.com/us/album/la-songhoj/627213754?i=627213759 - "La sonĝoj" ĉe iTunes * https://www.deezer.com/us/track/65803311 - "La sonĝoj" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/album/0y3I3elJEfhSNwaWfToOXj - "La sonĝoj" ĉe Spotify {{tag>kanto litero_l}}