====== La sonĝo ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Mi songxis: Post forlaso de la tero Fantaziajxo mia igxis vero. Min alvenintan cxe l’ cxiel-eniro Salutis Petro per afabla diro Kaj petis min, ke mi auxdigu kanton. Fiera-kore lin demandis mi: “Sinjoro Petro, cxu jam ankaux vi Komprenas kaj parolas Esperanton? Se gxin ankoraux vi ne lernis koni, Volonte laux gxisnuna mia faro Mi estas preta por instruon doni Al vi kaj al la tuta angxelaro." Kion parolis li? Jen la respondo: "Ne plu necesas la instru' por ni. La lingvon por la tuta homa mondo Ni jam komprenas ankaux tie cxi. Li, kiu ne plu vivas sur la tero, Cxe ni li estas, li auxskultos vin. Pri la modela lingvo de l’ espero La kara Majstro mem instruis nin. Bonvolu do gxojigi nin per kanto En la cxiela lingvo Esperanto." {{tag>kanto litero_s esperanto}}