====== La sono de silento ====== ^Muziko|[[wpeo>Paul Simon]]| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|The sound of silence| ^Originala plenumo|[[wpeo>Paul Simon]] kaj [[wpeo>Art Garfunkel]]| ^Originala teksto|[[wpeo>Paul Simon]]| {{youtube>NAEppFUWLfc?medium}} ===== Teksto ===== Bonas vidi vin mallum' Paroli mi alvenis nun Ĉar vido en min enŝteliĝis Venis dum mi enlitiĝis En la cerbo ĝi ankoraŭ restas sen- move en La sono de silento En malkvietaj sonĝoj mi Sole iris sur pavim' Sub haloo de stratolamp' La vento batis kiel frosta stamp' La okulojn pikis fulmo de neona lum' Miksita kun La sono de silento Mi vidis homojn sub lumil' Amason de pli ol dek mil Homoj aŭdas sen aŭskulti Kaj parolas sen diskuti Voĉojn ne kunigas, ne kuraĝas ni Eĉ ĝeni pli La sonon de silento "La silento, la danĝer' Kreskas kiel la kancer' Vi aŭskultu miajn vortojn, Regu vian propran sorton" Miaj vortoj falis kiel pluv' Sur la diluv' de la silento Homoj preĝis al la di' De la neona radi' Kiun ili mem inventis Signo brilis kaj avertis Dirante "vortoj de profetoj nun aperas sur La metroo-mur'" Flustris per sono de silento ===== Eksteraj ligoj ===== * https://verkoj.com/verkistoj/amir-naor/tradukitaj-kantoj/la-sono-de-silento/ - La traduko kun la originala angla teksto {{tag>kanto litero_"S" angla Traduko}}