====== La sonorilaro ====== ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Ludadas cxiu muzikist', kun propra tono la ludilon, neniu tamen, kiom mi, amegas sian muzikilon. //Rekantajxo:// >Cxar mi ludas sur sonorileg'; cxar mi ludas sur sonorilaro: bumelink' tink' tink', mi ludas sur sonorilaro. Dum festo de la patroland', cxielon kiam oni lauxdas, kaj kiam cxie flirtas flag', nur miajn tonojn oni auxdas //Rekantajxo// Foire kiam kamparan' el busxo igas tiri denton, dentiston bone helpas mi; cxar li ne sxatas la silenton. //Rekantajxo// Okaze de la mondkongres' dum bela somertag' vespero auxdigas la sonorilar' la gajan kanton de l' Espero. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_s flandra}}