====== La sorto gvidos vin [lasta kanto] ====== ^Muziko|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Esperanta teksto|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Tipo|originala| Estas la fina kanto de la samnoma muzikalo [[La sorto gvidos vin]], kantita de ĉiuj ĉefaj roluloj. ===== Teksto ===== //Kim// En la viv’ gravas la amo, Amikeco kaj etoso, Foje viv’ estas ĥaos’, Sed ne senkuraĝiĝu. //Julia// Ĉar la bonon vi retrovos En plej tedaj realaĵoj. //Dan// Eĉ en trajn’, kun la bagaĝ’, Do ĉiam daŭre fidu. //Julia kaj Dan// Lasu la sorton vin gvidi Ĝi ja direktos vin bone. //Dan// Ho, fidu ĝin. Ne estu vi maŝin’ Ne agu kun rutin’ Ekregu vin fascin’ Pri l’mondo ĉirkaŭ ni Pri tio aŭ ali’ La sorto gvidos vin Vi timas, eble tre Sed nur memoru ke La sorto gvidos vin. //Hari// Estis mia sola amiko Mojoseco kaj muziko Staras mi antaŭ publik’ nun Kun anonc’ kaj ĝojo Fajfis mi pri la respekto, Ne certis mi pri la direkto, Sed la fin’ estas perfekta, Jen mia nova vojo. //Dan kaj Julia// Lasu la sorton vin gvidi Ĝi ja direktos vin bone. //Dan// Ho, fidu ĝin. Ne estu vi maŝin’ Ne agu kun rutin’ Ekregu vin fascin’ Pri l’mondo ĉirkaŭ ni Pri tio aŭ ali’ La sorto gvidos vin //Dan, Kim, Tom, Julia kaj Hari// Vi timas, eble tre Sed nur memoru ke La sorto gvidos vin. Vi timas, eble tre Sed nur memoru ke La sorto gvidos vin. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=jw7AdJ6U2g4&list=OLAK5uy_kzyEDjxdjdypSBpCzXKyHKV-Oj9qB_KoA&index=7 (en YouTube) * https://open.spotify.com/track/71uh7BgJepwtUKXP11eq3K (en Spotify) {{tag>kanto litero_L}}