====== La sorto gvidos vin (malferma kanto) ====== ^Muziko|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Esperanta teksto|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Tipo|originala| Estas la malferma kanto de la muzikalo [[La sorto gvidos vin]], kantita de ĉiuj ĉefaj roluloj. ===== Teksto ===== //Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ, Hari// Bonvenon al nia trajno. Jen komenciĝas la karavano al kongreso Esperantista. Kion portos nova tag’? //Dan, Kim kaj Tom// Al la kongreso ni iras Ne plene preparitaj En la trajno Ni devas esti spritaj //Ĝorĝ kaj Julia// Al kongreso ni iru Malgraŭ motorpane’ //Julia// La paĉjo eĉ ne scias ke Mi enamiĝis tre. //Ĝorĝ// Sed en trajno kun vifio Pretos mia kompanio Por labor’ distanca Jen mi! //Hari// Mi esperas ke dum la vojo Li ne rimarkos min. //Dan, Kim, Tom, Ĝorĝ, Hari// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Julia// La celo estas fora Sed la sorto gvidos niajn korojn //Dan, Kim, Tom, Ĝorĝ, Hari// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Julia// Ni ne estos solaj En ĉi tiu tago kaj en ĉiu plia //Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ, Hari// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Kim// La sorto perdigos post moment’ //Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Kim// Kiel trajno ĝi gvidos nin //Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Hari// Dum la tag’ Dum la nokto’ //Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ// Bonvenon en nia trajno Al la kongres’ //Hari// Daŭros nia vojaĝ’ //Julia// Ĉu ŝanco aŭ hazard’ //Dan// Jen brulas nia ard’ //Julia// En ĉiu amrigard’ //Dan// Rapide do, sen tard’ //Julia// En lundo aŭ en mard’ //Dan kaj Julia// La sorto gvidu vin //Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ, Hari// Komenco aŭ la fin’ Parolu la destin’ La sorto gvidu nin. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Poc2b4G4EXs&list=OLAK5uy_kzyEDjxdjdypSBpCzXKyHKV-Oj9qB_KoA&index=1 (en YouTube) * https://open.spotify.com/track/0pvZCAQHdgqtQKvXntokKR (en Spotify) {{tag>kanto litero_L}}