====== La sunfilino ====== ^Teksto|Emese HATVANI| ^Muziko|László PÁSZTOR| ^E-teksto|[[wpeo>Péter RADOS]]| ^Kantas|[[Anjo Amika]]| ===== Teksto ===== Auxrore jen sin eklevis triste pala radi' Venis de l’Sun' teren, ne sciis gxi De kie iras rea voj' de l’ tero al la granda Di'. Pala radi', surtere varmo igxis la Sunfilin', Belegan lumvestajxon havis sur tali', Palan vangon turnis al cxielo, vidis hejmon sxi. //Refreno:// >Flor' veku vin! Por ke sxi ridu al vi, Knab' veku vin! Por ke sxi kisu al vi, Hom' veku vin! Surtere mankos vivo sen la Sunfilin’. Restis gxis nokt' kaj cxiu sxin ekamis gxis la vesper' Radio pro l’ekkono de l’ama bel' Lernis gxoji pri la amo de la homoj sur la ter'! (//ripetu ekde refreno//) {{tag>kanto litero_s hungara kasedo}}