====== La sveda nacia himno ====== ^Esperanta teksto|[[R. Dybech]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Du gamla, du fria, du fjällhöga Nord| ===== Teksto ===== Vi alta, libera, multagxa Nordland’, vi gaja, silenta, ho vi bela! Saluton al vi, nia plej kara land', al via verdherbej' kun sun' cxiela! Vi tronas fiere sur granda memor' ehxinta kun glor' de bord' al bordo. Vi estas kaj restas eterna kun glor'. Ke vivu mi kaj mortu en la Nordo! {{tag>kanto litero_s sveda himno}}