====== La ŝarĝon mian mi portas ====== ^Muziko|Melodio de: Jeg baerer med Smil mid Byrne| ^Traduko|[[Chr. Heilskov]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[wpeo>Jeppe Aakjær]]| ^Origina titolo|Jeg bærer med Smil min Byrde| ===== Teksto ===== La sxargon mian mi portas ridete kun gxojplena kant', L' animo mia agordas al lud' de l' pasxtisto-vagant. La roso drivas de l' nordo al super la kampo de gren', La suno eliras el pordo de nuboj de l' ora maten'. Rigardas mi kampojn lumantajxn lauxlonge de helblua fjord', ekvidas mi nubojn velantajn, kaj mankas al mi cxiu vort'. La sxalmon al buso mi metas, sonigas gxin fojon post foj', dum fontoj arbaraj kluketas, kaj blekas la sxafoj pro gxoj'. Ho, kial cerbumo kaj ploro, dum restas la blua cxiel'! Tremetas pro gxog' mia koro, dum ros! portas brilon de stel' {{tag>kanto litero_sx dana}}