====== La Ŝarko ====== **La Ŝarko** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Juliano Kantas]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== La ŝarko kreskiĝis dum la jarcento, fortega besto de la nord´, la ŝarko profitis la mondmilitojn, najbaro nia de la nord´. Ĉiutage la amasaj komunikiloj dissendas novaĵojn pri la mort´, la ŝarko kaŝitaj havas siajn manojn granda minaco por la mond´. Ŝajnas preskaŭ nekredeble kiom da homoj, kiom da infanoj jam ne vivas pro la fakto de la mort´. (ree) //Refreno:// >Batu, batu ĝin, batu, batu ĝin, >batu, batu ĝin, batu, batu ĝin, >batu, batu ĝin, batu, batu ĝin, >Amiko. La ŝarko ankau havas amikojn pensas pli malpli kiel ĝi, sekvas la saman politikon aŭskultas kaj faras kion diras ĝi. La ŝarko jam vidis ke la homaro, ne sidas, ne dormas, ne obeas ĝin, la ŝarko ne volas tion aŭskulti, minacas, batalas kaj tiel plu. Ŝajnas preskaŭ nekredeble… Batu,batu ĝin, batu, batu ĝin… {{tag>kanto litero_sx}}