====== La ŝipeto ====== ^Esperanta teksto|[[Adriaan KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Ons Bootje| ===== Teksto ===== Glitetas boateto sur lag' en plena sun', remiloj tiel netaj movetas gaje nun. Ondetoj jen murmuras en ludo al sxipet', kaj tie staras turo en verda arbaret'. Volante gxojremadi' pripensu bone hom', cxar multe ja revenis malviva al la dom'. Sxipeto tro sxancela, multnombra la dangxer'; vi tion primokante ne estu pasagxer'. {{tag>kanto litero_sx nederlanda}}