====== La tempo de espero ====== ^Teksto|Maria Gramar| ^Muziko|?| ^E-teksto|Edward Wojtakowski| ^Kantas|Mariusz Domaszewicz| La famkonata kanto de la franca filmo [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Jeux_interdits|"Jeux interdits"]] ("Nepermesitaj Ludoj"). ===== Teksto ===== Forfluas la tempo kaj spuron postlasas, Alvenas foriras sopiroj kaj revoj, Kaj ĝojo kaj larmoj ĉielas kaj teras, Vi koron espere malfermas al mond'. Akceptu serene donacon de sorto La revojn vi lasu kaj flugu ĉielen, Nebulon evitu, se koron vualas Amanto ekkredos, ke belas la mond'. La tempo ankoraŭ por vi nun restinta En vi kun espero ekbrulu plenflame, Vivbruo neniam la amon haltigu La arko ĉiela plu brilu por vi. Vivbruo neniam la amon haltigu La arko ĉiela plu brilu por vi. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.ipernity.com/doc/79333/4899855/ {{tag>kanto litero_t franca}}