====== La testo ====== //Kantas [[Kore]]// ===== Teksto ===== Troviĝas tie ĉi Fiksa formulo Skribita sur foli' Legebla en okulo Rideto kompatas tre Diranta jes aŭ ne Dubas persono Certas la mondo En decida hor' Funda esploro Kaŝas la koverton Timigas la malcerto Sole kun la fato La man' sur rezultato Dubas persono Certas la mondo Pri ĉiu preventil' Vi fajfis kun facil' Kaj ĉiu am-afero Fridis sen tener' Ho, oftis pasa ĝu' En tempoj de detru' Dubas persono Certas la mondo > //Refreno// > Ĉar neniu signo estas legebla per okulo > Atentu, ne vagu ĝis skrupulo > Eĉ en amoro troviĝas demono > Kaj neniu dubas, certas la mond' Ankoraŭ eta streĉ' Kaj senkonscienc' Kiu gvatas vin Dum rivela kulmin' Ĉu kaptilo de demono De viruso sen pardono Dubas la mondo Certas persono Pri ĉiu preventil' Vi fajfis kun facil' Kaj ĉiu am-afero Fridis sen tener' Ho, oftis pasa ĝu' En tempoj de detru' Dubas persono Certas la mondo Troviĝas tie ĉi Fiksa formulo Skribita sur foli' Mi legis kun skrupulo Ridet' pro senpeziĝo Aŭ vivo sen feliĉ' (tri-foje) Ĉar neniu signo estas legebla per okulo Atentu, ne vagu ĝis skrupulo Eĉ en amoro troviĝas demono Kaj neniu dubas, certas la mond' Ĉar neniu signo estas legebla per okulo Atentu, ne vagu ĝis skrupulo ===== Eksteraj ligoj ===== * https://music.apple.com/us/album/la-testo/627213754?i=627213755 - Kanto "La testo" ĉe iTunes * https://open.spotify.com/track/0xSkvuQbq3ZST88KVFsnLL - Kanto "La testo" ĉe Spotify * https://www.deezer.com/us/track/65803307 - Kanto "La testo" ĉe Deezer {{tag>kanto litero_l}}