====== La tradezerta komercisto ====== ^Muziko|Valerio VADO| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Rêverie]]| ^Originala teksto|Andrea FONTANA| ===== Teksto ===== {{ youtube>9euONiJ119k}} Por nova vojaĝo mi devas foriri min premas la kaĝo de l’ sufoka sun’ nur tia penado al mi donas panon senfina kuraĝo vestas min per blu’. //Refreno:// >Ĉie ondas la pejzaĝ’ >serpentanta karavan’ >rampas laŭ la dunorand’ >ardas vento ĉe l’ vizaĝ’ >mankas rokoj tie ĉi >sed aperas en la kor’ >ŝtoniĝinta vivovol’ >polurita de la sabl’. La odoro de l’ vesper’ krudajn pensojn prenas for ektendumas ni ĉirkaŭ dolĉa fajr’ ĝis la steloj de l’ dezert’ supreniras la fajrer’ lulas nin la lun’ per fabela kant’. La suno leviĝas jam super la tendoj la frosto varmiĝas bruo vekas min “Ek! Homoj ni iru!” alvokas nin voĉo “Ni ĉiuj pretiĝu; ne atendu plu!”. Ni alvenas al oaz’ post la horoj de l’ mateno malvarmeta akvotas’ kaj kunmanĝo revivigas nin. Sube de ombranta palm' en revado mi perdiĝas tra la fingroj sabloflu’ tempo flugas for el mia man’. >//Refreno// La foir’ aperas nun plena de ĝoj’ kaj de lum’ spicojn portis ni riĉajn je parfum’. Tre multfoje dum la viv’ ripetiĝos ĉi vojaĝ’ nur haltigos ĝin fora vojofin’. {{tag>kanto litero_t filmo e-sona_filmo}}